Write For Us

La plej granda trezoro : Lernu Esperanton kun subtekstoj - Story for Children & Adults "BookBox.com"

E-Commerce Solutions SEO Solutions Marketing Solutions
136 Views
Published
Peter has set out on a treasure hunt. Will you care to join him?
La plej granda trezoro
De Amit Garg
Iun tagon Petro trovis trezormapon.
“Bonege! Mi serĉos tiun trezoron
kaj spertos aventuron!” li elkriis.
Petro ekis.
Li piediris dum longa tempo
kaj finfine atingis arbaron.
Tie li ekvidis Leonon.
“Vi estas forta kaj kuraĝa”,
diris Petro al Leono.
“Ĉu vi bonvolus veni kun mi
por trovi trezoron?”
Leono akceptis kaj sekvis Petron.
La arbaro estis densa kaj malhela.
Petro timis, sed dank’al Leono
li sukcesis trairi ĝin.
Kiam la du finfine atingis montaron
ili ekvidis Aglon.
“Via vidkapablo estas bonega
kaj vi povos averti nin
pri danĝeroj”, diris Petro al Aglo.
“Ĉu vi bonvolus veni kun ni?
Ni serĉas trezoron”.
Aglo akceptis
kaj sekvis Petron kaj Leonon.
La montoj estis altaj kaj krutaj.
Leono stumblis,
sed Petro rapide helpis
kaj suprentiris lin.
Aglo per sia bona vidkapablo
atentis pri ĉiuj iliaj paŝoj.
Iom poste ili atingis valon
kie ili ekvidis Ŝafon.
“Ĉu vi bonvolus veni kun ni
por serĉi trezoron”,
Petro demandis al Ŝafo
“kaj varmigi nin kiam malvarmas?”
Ŝafo akceptis kaj sekvis Petron,
Leonon kaj Aglon.
Malvarmega vento blovis
tra la senfina herbejo.
Ili ĉiuj alproksimiĝis al Ŝafo
dank’al kiu ili restis varmaj
kaj komfortaj.
La kvar finfine atingis dezerton
kie ili ekvidis Kamelon.
“Oni nomas vin ŝipo de dezerto”,
diris Petro al Kamelo.
“Ĉu vi bonvolus helpi nin
transiri la dezerton kaj veni kun ni
por trovi trezoron?”
Kamelo akceptis.
Petro, Leono kaj Ŝafo
surgrimpis Kamelon
kaj gaje rajdis tra la vasta dezerto
dum Aglo ĝuis la pejzaĝon de supre.
Kamelo ekgalopis
kaj ĉiuj kriis entuziasme.
Trairi dezerton sur dorso de Kamelo
estis elstara sperto.
La kvin finfine atingis maron
kie ili ekvidis Testudon.
“Ĉu vi bonvolus helpi nin
transiri la akvon?”
demandis Petro al Testudo.
“Ni serĉas trezoron”.
Testudo akceptis kaj sekvis Petron,
Leonon, Aglon, Ŝafon kaj Kamelon.
La fortaj ondoj preskaŭ
dronigis la grupon,
sed Testudo lerte kondukis ilin
al la tero.
Tie ili ekvidis Strigon.
Strigo alparolis ilin
kun granda saĝeco.
“Gratulojn, vi trovis la trezoron.”
“Kie ĝi estas?”
Ili ĉiuj demandis kun surprizo.
”Kune vi transiris la arbaron,
grimpis sur monton,
kuraĝis trans la herbejon,
riskis tra la dezerto kaj
atingis la alian flankon de la maro.
Vi neniel povintus tion fari
sen helpi unu la aliajn.”
Ili ĉiuj ĉirkaŭrigardis
kaj komprenis ke Strigo pravas.
Ili trovis amikecon!
Sen iu ajn dubo tio estas
la plej granda trezoro en la mondo.
Illustrations: Stoopid Animations
Music: Holger Jetter
Translation: Nicole Else
Narration: Thomas Larger
Animation: Stoopid Animations
FREE Apps for iPads & iPhones:
FREE Apps for Android phones & tablets:
Many more stories, languages & multiple subtitle options:
#BookBox #BookBoxEsperanto #Learn2Read
Category
Languages
Sign in or sign up to post comments.
Be the first to comment