Write For Us

Mikelo la sitelo: Lernu Esperanton kun subtekstoj - Story for Children "BookBox.com"

E-Commerce Solutions SEO Solutions Marketing Solutions
107 Views
Published
► Buy the book in English on Amazon(US): Paperback: https://amzn.to/2GMaTnI Amazon(India): Paperback: https://amzn.to/2LvXSkB Kindle: https://amzn.to/2HjybP5
_____________________________________________________________________________________
Tucket is tossed into a corner due to his hole. Watch him become the garden favorite again.

Mikelo la sitelo
De Kuzhali Manickavel
Mikelo estis
la plej malfeliĉa
sitelo en la mondo.
Iam ĉiuj en la ĝardeno
ŝatis lin.
La ĝardenisto svingis lin
per lia forta tenilo,
kiam li iris
por preni akvon.
“Kia bonega sitelo,” li diris.
Sed post iom da tempo,
Mikelo la sitelo
ekhavis truon.
Subite li fariĝis senutila.
Kial havi sitelon kun truo?
Mikelo estis ĵetita
en angulon de la ĝardeno.
Oni lasis lin ekstere
en la pluvo, sub la suno
kaj li komencis rustiĝi.
Foje iuj eĉ piedfrapis lin.
“Mi devas meti tiun sitelon
en la rubujon,”
grumblis la ĝardenisto.
Mikelo ne volis
esti en rubujo.
Li sentis sin tre malgaja,
kvankam liaj bonaj geamikoj
en la ĝardeno
provis konsoli lin.
La sciuroj restarigis lin,
kiam li falis flanken,
kaj la birdoj bonhumore
ĉirkaŭflugis lin.
“Ne zorgu, Mikelo!”
ili pepis trankvilige.
Mikelo vere provis
esti feliĉa,
sed estis
ege, ege malfacile.
Iun tagon, knabineto
kuris tra la ĝardeno
kaj haltis antaŭ Mikelo.
Li suspiris kaj pensis ke
ree li estos piedfrapita,
sed subite li aŭdis:
“Perfekte!”
Iom poste li sentis
ŝprucon
de la ĝardena akvotubo.
La knabino purigis lin!
Li sentis ke pezaj pecoj
de rusto forfalis
kaj lia humoro
multe pliboniĝis.
“Ho! Vi jam havas
grandan truon ĉe la subo!”
diris la knabino,
kiam ŝi enrigardis.
“Ankoraŭ pli bone!”
Mikelo ne povis kredi tion,
kion li ĵus aŭdis.
Ŝi deziris havi
sitelon kun truo?
La knabino prenis lin
kaj metis lin
en la verandon,
plenigis lin kun riĉa tero
kaj plantis
etan rozon en ĝin.
“Ĝi estas beba rozo,”
ŝi diris al Mikelo.
“Vi devas helpi min
zorgi pri ĝi, ĉu bone?”
Mikelo estis tiom feliĉa.
La knabino vere ŝatis lin!
Ŝi eĉ petis,
ke li zorgu pri tiu eta rozo.
Mikelo preskaŭ
eksplodis pro ĝojo.
Li staris rekte kaj fiere
dum la knabino finplantis.
Ŝi atenteme metis Mikelon
en la plej bonan lokon
de la verando.
Temis pri komforta angulo,
protektita
de la vento kaj pluvo.
Mikelo okulsignis kaj ridetis
al siaj geamikoj
en la ĝardeno.
“Rigardu, mi zorgas
pri tiu eta rozo!”
“Ni ĝojas pro via nova tasko,
Mikelo!”
diris la sciuroj,
kaj la birdoj gaje pepis.
Mikelo bonege zorgis
pri la rozo
kaj ricevis vizitojn
de la knabino
kaj de siaj geamikoj
ĉiun tagon.
Li nun fariĝis
la plej feliĉa sitelo
en la mondo.

Story: Kuzhali Manickavel
Illustrations: Charudatta Prabhu Desai
Music & Art Direction: Holger Jetter
Animation: BookBox
Translation : Nicole Else
Narration : Timothy Tikker & Olivia Tikker

FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios
FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android
Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com

#BookBox #BookBoxEsperanto #Learn2Read
Category
English Languages
Sign in or sign up to post comments.
Be the first to comment