Write For Us

Guo en ŝuo : Lernu Esperanton kun subtekstoj - Story for Adult and Children "BookBox.com"

E-Commerce Solutions SEO Solutions Marketing Solutions
133 Views
Published
Boos are playful creatures. Meera stumbles upon Puzzle, the Boo, stuck inside her shoe.
Guo en ŝuo
De Kuzhali Manickavel
Ĉu vi iam vidis guojn?
Ili estas ludemaj estaĵoj
kiujn vi kredas vidi nokte
sub via lito.
Iuj similas al
oranĝkoloraj zebroj,
aliaj al flugantaj helikoj.
Foje ili incitas vin
foje ili igas vin terni!
Ili eĉ kapablas
meti ĉokoladon
en viajn malplenajn poŝojn!
Puzlo la Guo iom similis
al elefanto,
sed li estis
plej ofte viola
kaj malgranda kiel muso.
Mira ekvidis lin
hazarde iun matenon.
Li ploris kaj ĝemis,
lia postaĵo estis kaptita
en ŝia ŝuo.
“Mi verŝajne sonĝas,”
ŝi pensis.
Ŝi malforte pinĉis lin
por vidi kio okazos.
“Uj!” ellasis Puzlo.
“Ho, mi bedaŭras,”
ŝi pardonpetis.
“Mi estas kaptita!”
li kriis.
Fakte li estis blokita tie
dum la tuta nokto
kaj perdis la
esperon ree liberiĝi.
Mira atente rigardis lin.
“Mi provos helpi vin,”
ŝi diris,
kaj tiris liajn krurojn.
Ŝi puŝis lin de malantaŭe.
Ŝi eĉ frapis la plankon
per la ŝuo.
“Mi povus meti vin
en sapan akvon,”
ŝi sugestis.
Ne, Puzlo timis bobelojn.
“Ĉu mi verŝu oleon sur vin?”
ŝi demandis.
Puzlo ekprotestis
kaj singultis.
Li absolute ne volis havi
oleon sur si!
“Mi scias
kiel haltigi vian ploradon!”
Mira ĝoje kriis.
Ŝi komencis tikli Puzlon.
Guoj estas tre tiklemaj kaj,
preskaŭ tuj
liaj ridoj skuis lian korpon.
Ju pli Mira tiklis lin,
des pli li moviĝis
ĝis kiam subite…
“Vidu! Vi liberiĝis!”
kriis Mira kun ekscito,
frapante siajn manojn.
Puzlo palpebrumis.
Li movis siajn krurojn.
Li movis sian voston.
Li movis ankaŭ
sian tutan korpon,
por certiĝi.
“Jes! Mi liberiĝis!”
li diskonigis
dum li saltis
tra la ĉambro.
Li saltis sur ŝian manon
kaj ridetis,
“Kion vi deziras havi
antaŭ ol mi foriros?
Ĉu ĉokoladon?
Ĉu mi
malaperigu vian lernejon?”
“Ĉu vi devas foriri?”
demandis Mira malgaje.
“Mi ŝatus
ke vi restu kun mi.
Ni povus esti geamikoj!”
Guoj ne havis
homajn geamikojn...
“Tio estas bonega ideo!”
li respondis,
“Nur diru ‘Puzlo la Guo,
mi volas vidi vin’
kaj mi venos!”
“Ĉu vi promesas?”
ŝi volis scii.
“Mi promesas!” diris Puzlo.
La lerneja buso
laŭte hupis.
“Bone,
ni ludos post la lecionoj.
Ĝis baldaŭ!”
ŝi diris
kaj rapidis eksteren.
Post la lernejaj lecionoj,
Mira iris en la ĝardenon,
ŝi fermis siajn okulojn
kaj flustris
la magiajn vortojn.
Aŭdeblis zuma sono
kaj Puzlo
aperis fulmorapide!
Ili ridis kaj
ludis ĝis la sunsubiro.
Ekde tiu tago,
Mira kaj Puzlo
estis tre bonaj geamikoj.
Author: Kuzhali Manickavel
Illustrations: Emanuele Scanziani
Music: Holger Jetter
Animation: Alfrin Multimedia
Translation : Nicole Else
Narration : Timothy Tikker & Olivia Tikker
FREE Apps for iPads & iPhones:
FREE Apps for Android phones & tablets:
Many more stories, languages & multiple subtitle options:
#BookBox #BookBoEsperanto #Learn2Read
Category
Languages
Sign in or sign up to post comments.
Be the first to comment