Write For Us

La eta pianisto: Learn Esperanto with subtitles - Story for Children and Adults "BookBox.com"

E-Commerce Solutions SEO Solutions Marketing Solutions
112 Views
Published
► Buy the book in English on Amazon(US): Kindle: https://amzn.to/2DgCvfM Amazon(India): Kindle: https://amzn.to/2GSBKwp
________________________________________________________________________________________________
Azul loves to play the piano and he wants to become not just a good pianist but a great pianist. See how he learns the secret.

La eta pianisto
de Briĝ Kotari
Iam estis knabeto kiu nomiĝis Azul.
Li tre ŝatis ludi la pianon
kaj revis fariĝi pianisto.
Ĉiun dimanĉon li iris al piankurso
kaj ĉiun vesperon li ekzercis
hejme antaŭ ol enlitiĝi.
Azul bone progresis
ĉar li estis tiom diligenta.
Foje okazis ke li forgesis
purigi siajn dentojn,
sed neniam li forgesis
ekzerci la pianludadon!
Iun tagon Viki, lia pianinstruistino
diris al li,
“Azul, morgaŭ vi ludos
antaŭ granda publiko.
Vi fariĝos pianisto!”
“Viaj fingroj moviĝas
kiel sciuro sur la klavaro.
Sed io mankas.”
“Kio?” Azul volis scii.
Li vere deziris fariĝi
ne nur bona pianludanto,
sed vera pianisto.
Viki ridetis.
Ŝi flustris en la orelon de Azul
instruistinan sekreton.
“Ludu per via koro,
ne per viaj fingroj.”
Kiel ĉiam Viki elprenis
sian skatolon da memgluaĵoj.
Azul montris sian manon
kaj Viki metis sur ĝin
belegan memgluaĵon de papilio.
“Jen, pensu pri tiu papilio,
kiam vi volas ludi per via koro,”
ŝi diris.
Je tiu tago,
dum ĉiuj infanoj ludis en la parko,
Azul daŭre rigardis sian papilion.
Li scivolemis,
“Mi kapablas ludi per miaj fingroj,
ĉar mi povas movi ilin.
Mi povas tuŝi
la klavojn de la piano.
Kiel mi povas ludi per mia koro?
Mia koro ne videblas.”
Unuafoje ekde longa tempo
Azul enlitiĝis ne ludinte la pianon.
La vesperon antaŭ la koncerto
li ne ekzercis,
ĉar li ne sciis
kiel ludi per sia koro!
Kiam Azul vekiĝis,
li volis rigardi
la memgluaĵon pri papilio.
“Ho ne! La memgluaĵo malaperis!”
Nun Azul ektimis, terure timis.
Li provis ludi la pianon,
sed liaj fingroj ne pretis moviĝi!
Tamen tio ne malhelpis
la montrilojn de la horloĝo moviĝi.
Baldaŭ estis la tempo
kiam la concerto komenciĝos.
La piano estis meze de ronda scenejo,
ĉirkaŭata de vicoj da spektantoj.
Azul paŝis sur la scenejon,
sidiĝis sur la tabureton
kaj dum sekundo fermis siajn okulojn.
Memorante la vortojn de Viki
li pensis pri papilio.
Silento regis en la koncerthalo,
subite Azul aŭdis brueton de flugiloj.
Papilio alvenis sur lian ŝultron
kaj ekzumis melodion.
Liaj fingroj de si mem ekmoviĝis.
Lia koro ekludis
la kanton de la papilio.

Author: Brij Kothari
Illustrations: Emannuele Scanziani
Music: Holger Jetter
Translation: Nicole Else
Narration: Timothy Tikker & Olivia Tikker
Animation: BookBox

FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios
FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android
Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com
Category
English Languages
Sign in or sign up to post comments.
Be the first to comment