Write For Us

La Vento kaj la Suno: Learn Esperanto with subtitles - Story for Children "BookBox.com"

E-Commerce Solutions SEO Solutions Marketing Solutions
136 Views
Published
Who is stronger, the blazing Sun or the proud Wind?

La Vento kaj la Suno
Santala folklora fabelo
Iun posttagmezon,
la Vento kaj la Suno disputis
pri kiu estas la plej forta.
“Mi elradikigis gigantajn arbojn
kaj dronigis milionojn da ŝipoj.
Vi povas fari nek unu nek la alian,”
fiere diris la Vento.
La Suno ridetis
kaj levis siajn ŝultrojn.
“Tio ne signifas,
ke vi estas pli potenca,” li diris.
“Mi povas kovri vin per nuboj
tiel ke neniu povu vidi vin!
Tion vi ne kapablas fari,”
diris la Vento.
Sed la Suno nur varme ridetis.
“Mi ankoraŭ opinias,
ke mi estas pli forta ol vi,”
li trankvile diris.
La Vento ekgrumblis.
Li ne ŝatis la ideon
ke la Suno estas pli forta ol li.
“Kial ni ne havu konkurson?”
la Vento finfine sugestis.
Li abrupte turnis sin, serĉante ion
kio ebligus montri lian forton.
“Ĉu ni vidu, kiu kapablas faligi
la plej grandan nombron da domoj?”
li demandis. “Ni faru ion simplan.
Ĉu vi vidas la viron tie?”
demandis la Suno.
La Vento suben rigardis
kaj ekvidis viron
kiu piediras sur vojo.
Li gaje fajfis al si mem
kaj havis koltukon sur siaj ŝultroj.
“Ĉu ni vidu kiu unue sukcesos
puŝi lin for de la vojo?”
la Vento demandis.
“Ne, tio povus vundi lin,”
respondis la Suno.
“Ni simple vidu, kiu sukcesos
forpreni lian koltukon.”
La Vento levis siajn ŝultrojn
kaj tre rapide ĉirkaŭis la ĉielon.
Li blovis kaj blovis
tiel ke la folioj en la arboj tremu.
La viro ekrigardis la ĉielon
kaj metis sian koltukon
pli sekure ĉirkaŭ si.
Fulmotondraj nuboj
formiĝis en la ĉielo.
Bestoj ekkuris por ŝirmi sin
kaj la Vento ekmuĝis.
La viro metis sian koltukon
eĉ pli sekure ĉirkaŭ si.
Iom poste
la fulmotrondraj nuboj malaperis.
La Vento perdis sian forton.
“Mi rezignas. Mi ne sukcesas.”
la Vento spiregis.
Li iris sur nubon por ripozi
tiel ke lia spirado ree iĝu normala.
“Nun estas mia vico,” diris la Suno.
Li mallaboreme oscedis
kaj elmetis siajn radiojn.
Li aspektis kvazaŭ li fariĝas
pli brila kaj pli granda en la ĉielo.
Preskaŭ tuj fariĝis samvarme
kiel dum somera tago.
La viro supren rigardis al la ĉielo
kaj forviŝis ŝviton sur sia frunto.
“Kian strangan veteron
ni havas hodiaŭ!”
li diris al si mem.
Tiam li forprenis la koltukon
kaj metis ĝin sub sian brakon.
“Ŝajne vi venkis,”
diris la Vento bonhumore.
Li aplaŭdis kaj igis
la foliojn de la arboj susuri.
“Ne necesas faligi viron
por ke li forprenu sian koltukon.”
diris la Suno kun mokema rideto.
Ili kune ridis kaj rigardis
la viron piediri sur la vojo,
li ree gaje fajfis al si mem.

Illustrations: Emanuelle Scanziani
Music & Art Direction: Ladislav Brozman & Riccardo Carlotto
Animation: BookBox
Translation : Nicole Else
Narration : Thomas Larger

FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios
FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android
Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com
Category
English Languages
Sign in or sign up to post comments.
Be the first to comment