Write For Us

Elefantino promenas en urbo : Learn Esperanto with subtitles - Story for Children "BookBox.com"

E-Commerce Solutions SEO Solutions Marketing Solutions
121 Views
Published
► Buy the book in English: Amazon(US) Paperback: https://amzn.to/2LmqnO2 Amazon(India) Paperback: https://amzn.to/2Jn2wyw
______________________________________________________________________________
Rosa escapes from the zoo and wanders about the city looking for someone. Want to join in her adventures?

Elefantino promenas en urbo
De Amit Garg
Meze de granda urbo
troviĝis eta bestoĝardeno
kaj tie vivis tre juna elefantino.
Ŝi nomiĝis Roza.
La bestoprizorganto tre amis Roza
kaj atentis ke nenio manku al ŝi.
Multaj vizitantoj venis por vidi Roza
kaj rigardis kun ravo
kiel ŝi sukcesis manĝi
dekon da bananoj samtempe!
Roza estis bone prizorgata,
sed mankis al ŝi
la kunestado kun aliaj elefantoj.
Iun tagon,
post kiam li donis manĝaĵon al Roza,
la prizorganto forgesis
fermi la pordon de ŝia kaĝo.
Tuj ŝi eliris el la bestoĝardeno!
Unue ŝi ekvidis vendiston de glaciaĵoj
ĉe la rando de strato.
Li vidis Roza kaj forkuris.
La scivolema elefantino
metis sian rostron en la glaciujon.
En ĝi estis io
tiom malvarma, sukera, bongusta
ke ŝi decidis engluti la tuton.
Poste ŝi daŭrigis sian esploradon
provante trovi iun.
Finfine ene de vendejo
ŝi ekvidis aron da elefantoj
sur televidekrano!
“Amikoj!” ŝi pensis
kaj eniris la televidvendejon.
Ĉiuj ene de la magazeno elkuris
lasante ŝin tute sola.
Roza provis paroli kun la elefantoj
sur la televidekrano
sed ili ne respondis.
Konfuzita kaj elrevigita ŝi elpaŝis.
Ekstere
ŝi vidis vendiston de kokosnuksoj.
“Kiom bone! Mi trovis pilkon!
Jen mi povos ludi nun!” ŝi kriis
kaj piedfrapis kokosnukson
kiu iris alten en la ĉielon.
Ĝi flugis trans la straton
kaj surteriĝis tuj apud knabeto,
kiu ludis en la parko.
Roza kuris trans la straton
por rehavi sian kokospilkon.
Aŭtobremsiloj grincis,
busoj hupis
kaj stirantoj ekinsultis unu la alian.
Roza kaŭzis trafikŝtopiĝon.
Policistoj alvenis
por regi la situacion.
Iuj informis la bestoĝardenon.
Ne konsciante pri la problemoj
kiujn ŝi kreis,
Roza simple kuris en la parkon.
Ŝi haltis antaŭ la knabeto
kiu ridetis al ŝi.
Li ekscitiĝis
kaj karesis la elefantinon.
Roza ellasis laŭtan sonon
por montri kiom kontenta ŝi estas
pro la trovo de nova amiko.
Intertempe la bestoprizorganto
alvenis en la parkon.
Vidante Roza en la granda parko,
li komprenis
ke ŝi neniam estos feliĉa en kaĝo.
La bestoĝardenistoj sendis Roza
al protektita arbaro,
for de la urbo,
kie multaj aliaj elefantoj
libere vivis.
Roza kreskis kaj feliĉis.
Ekde tiam anstataŭ ol rigardi Roza
tra stangoj en eta kaĝo
la vizitantoj povas vidi ŝin
inter multaj arboj.
Ŝi ankoraŭ englutas
dekon da bananoj samtempe.

Author: Amit Garg
Illustrations: Stoopid Animations
Music: Holger Jetter
Translation: Nicole Else
Narration: Timothy Tikker
Animation: Stoopid Animations

FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios
FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android
Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com
Category
English Languages
Sign in or sign up to post comments.
Be the first to comment