Write For Us

Testudo kun fluto: Learn Esperanto with subtitles - Story for Children and Adults "BookBox.com"

E-Commerce Solutions SEO Solutions Marketing Solutions
116 Views
Published
Turtle, a gifted flutist, is trapped by a greedy man. How will she escape now?

Testudo kun fluto
Brazila folklora fabelo
Iam apud rivero
Testudo ludis fluton.
Dum Testudo muzikis
ĉiuj bestoj aŭskultis.
Leonoj, elefantoj, papilioj,
serpentoj kaj simioj dancis
en la ritmo de la muziko.
Iun tagon
viro aŭdis la muzikon de Testudo.
“Ha,” li pensis,
“tio estas Testudo kiu ludas.
Testudo certe bongustus nun.”
Do li vokis “Testudo!
Montru al mi vian belan fluton.”
Testudo malrapidis ĝis la pordo
kaj alte tenis sian fluton.
Sed tuj kiam Testudo estis proksima
li kaptis ĝin ĉe la kolo
kaj ekkuris.
Testudo provis krii por ricevi helpon,
sed ĝi ne sukcesis ellasi sonon.
Ĝi fermis siajn okulojn
kaj forte tenis sian fluton
por ke ĝi alportu bonŝancon.
Kiam la viro atingis sian dometon,
li metis Testudon en kaĝon
kaj bone fermis ĝin.
Tiam li alparolis siajn infanojn.
“Ne lasu Testudon elfuĝi.”
Kaj li iris al la kampoj.
La infanoj komencis ludi ekstere.
Testudo sidis tre kviete en la kaĝo,
pensante pri la vortoj de la patro.
Ĝi ekludis dolĉan melodion
per sia fluto
kaj la infanoj kuris al ĝia kaĝo.
“Ĉu vere estas vi kiu ludas, Testudo?”
ili demandis kun mirplenaj okuloj.
“Jes” respondis Testudo.
Ĝi daŭrigis ludi,
ĉar ĝi vidis
ke la infanoj tre ĝuis tion.
Finfine ĝi haltis.
“Mi kapablas danci
eĉ pli bone ol mi kapablas muziki,”
ĝi diris. “Ĉu vi deziras vidi?”
“Jes, ni petas!”
tuj diris la knabeto.
“Mi montros al vi
kiel danci kaj muziki samtempe,”
diris Testudo,
“sed vi devos malfermi la kaĝon.
Ne estas sufiĉe da spaco tie-ĉi.”
La knabeto do malfermis la kaĝon
kaj Testudo komencis danci
kaj muziki.
La infanoj ridis kaj aplaŭdis
ĉar ili ankoraŭ neniam vidis
tian belan spektaklon.
Post iom da tempo Testudo haltis.
“Ne haltu!” kriis la infanoj.
“Ho,” grumblis Testudo,
“miaj kruroj estas rigidaj.
Se nur mi povus
iomete paŝi por malstreĉi ilin…”
“Ne iru tro malproksimen,”
atentigis la knabineto.
“Revenu tuj.”
“Ne timu,” respondis Testudo.
“Atendu min tie-ĉi.”
Testudo iris
en la direkton de la ĝangalo.
Tuj kiam la infanoj
ne plu povis vidi ĝin,
ĝi ekkuris al sia hejmo.
Neniu iam ajn retrovis Testudon.
Sed eĉ nun,
se vi tre atente aŭskultas,
vi povas aŭdi en la arbaro
la dolĉan sonon de fluto.

Author: Amit Garg
Illustrations: Emanuele Scanziani
Music: Holger Jetter
Translator & Narrator: Sharon Mbeyu
Animation: BookBox

FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios
FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android
Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com
Category
English Languages
Sign in or sign up to post comments.
Be the first to comment