Write For Us

Zepo la zebro : Learn Esperanto with Subtitles - Story for Children "BookBox.com"

E-Commerce Solutions SEO Solutions Marketing Solutions
108 Views
Published
► Buy the book in English on Amazon(US): Paperback: https://amzn.to/2LpFYML Amazon(India): Paperback: https://amzn.to/2JpA8Mm Kindle: https://amzn.to/2VpaVc4
_________________________________________________________________________________
Zippy the Zebra, is totally bugged with fleas. Find out how Zippy gets rid of these fleas with the help of his new friends.

Zepo la zebro
de Urmila Ellappan
Zepo piediris dum longa tempo
en la afrika savano
por atingi lageton.
Pro soifo li trinkis abunde
kaj poste ripozis
en la ombro de baobabo,
kie estas malpli varme.
Zepo provis endormiĝi
sed li sentis sin tre malkomforta
kaj jukema.
Jam dum tagoj etaj puloj
kovris lian korpon.
Li provis forigi la pulojn
svingante sian voston
de unu flanko al la alia.
Li provis forigi la pulojn stamfante
per la kvar kruroj unu post la alia.
Li eĉ provis stamfi
per la kvar kruroj samtempe!
Li frotis sian tutan korpon
kontraŭ arbotrunko.
Li provis forigi kelkajn pulojn
lekante sian vizaĝon
per sia longa lango.
Sed ŝajne nenio funkciis!
La puloj ne pretis foriri!
Nenia svingado aŭ lekado,
nenia frotado kaj stamfado
povis forigi ilin.
Finfine li estis tiom laca,
tiom iritita
ke li rulis sur la grundo
kun la piedoj supre en la aero.
Sur alta branĉo de la dika baobabo
li vidis du birdetojn.
Ili estis tre bruemaj,
signis per la okuloj
kaj rapidis suben.
“Mirige, ni fulmorapidis,
ĉu vi bone travivis tion, Pik?”
“Certe Pek, senprobleme!”
“He, saluton, mi estas Pik!”
“Kaj mi estas Pek, saluton!”
Ridetante iom embarase
Zepo ekstaris ree sur siaj piedoj.
“Saluton, estas plezuro vidi vin,
mi estas Zepo.”
“Vi estas kovrita de tiom bongustaj
kaj allogaj puloj!”
Pik kaj Pek metis sin
sur la dorson de Zepo.
“Bongustaj?” grumblis Zepo.
“Mi estas plenplene
infestita per ili!
Mi ne sukcesas forigi ilin,
kiom ajn multe mi klopodas.”
“Ni tre malsatas, Zepo
kaj ni ege ŝatas pulojn.
Ĉu vi bonvolus permesi al ni
manĝi ĉiujn tiujn …aĉajn bestetojn?”
demandis Pik kaj Pek.
“Certe, mi invitas vin tion fari!”
respondis Zepo kun ĝojo.
La birdoj ekmanĝis.
Ili kaptis la pulojn
sur la vizaĝo kaj la kruroj,
ili formanĝis tiujn
sur la ventro de Zepo
kaj ankaŭ sur la dorso.
La zebro ne moviĝis
kaj lasis la birdojn kapti
tiom multajn kiel ili volis.
Kaj finfine ili ĉiuj estis kontentaj.
La zebro ne plu suferis
pro la ĝenaj puloj
kaj la du birdetoj ĝuis
tre bongustan manĝon.
“Multan dankon pro la kaptado
de tiuj aĉaj puloj
kiuj estis sur mia korpo.”
“Dankon…” “Dankon…”
“Ho, ni devas danki vin
ke vi lasis nin senpage
manĝi tiujn jukulojn… tiujn pulojn.”
Kiam bestoj helpas unu la alian
kiel Pek kaj Pik helpis al Zepo
oni nomas tion simbiozo.

Author: Urmila Ellapan
Illustrations: Emanuele Scanziani
Music: Holger Jetter
Animation: BookBox
Translation: Nicole Else
Narration: Tim Stackpool

FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios
FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android
Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com
Category
English Languages
Sign in or sign up to post comments.
Be the first to comment