Write For Us

La palmarboj flustras : Learn Esperanto with subtitles - Story for Children "BookBox.com"

E-Commerce Solutions SEO Solutions Marketing Solutions
107 Views
Published
► Buy the book in English on Amazon(US): Paperback and Kindle: https://amzn.to/2R0gtH7 Amazon(India): Paperback: https://amzn.to/2H6VNWX Kindle: https://amzn.to/2H7YxTJ
__________________________________________________________________________
Mori helps her parents in their activities so that they can live in harmony with nature.

La palmarboj flustras
De Dipa Gangvani kaj Tina Suĥanek
Mori estis knabineto
kun grandaj brunaj okuloj.
Ŝi vivis kun siaj gepatroj
en belega kokospalmejo
apud eta blua lago.
Ĉiun matenon
ŝi portis grandan malplenan korbon
sur sia kapo
dum ŝi piediris al la lago.
Ŝia patrino sekvis kun la aĵoj
kiuj bezonas esti lavataj
kaj ŝia patro kunhavis grandan reton
por fiŝkapti.
Ŝia patrino lavis la vestaĵojn
sur ŝtono apud la lago
dum ŝia patro fiŝkaptis.
Li tiris la reton sur la teron
kaj ili metis la fiŝojn
en grandan korbon.
Foje testudo estis kaptita en la reto,
tiam Mori ĉiam rapidis
por liberigi ĝin.
Dum suna mateno
kiam ŝi fiŝkaptis kun sia patro,
Mori diris:
“Se ni kaptas tiom da fiŝoj
iam neniuj plu restos!”
Ŝia patrino ekridis
kaj diris ke ŝi iru al la lernejo.
En la ombro de la palmoj
la patrino de Mori dormetis
maltrankvile.
Ŝi sonĝis pri lago sen fiŝoj.
Tiam vento blovante
tra palmofolioj flustris:
“Akvo kaj tero ĉiam donis al vi
kaj al via familio vivrimedojn,
nun estas via vico zorgi pri ili.”
Ŝi vekiĝis kun larmoj en la okuloj,
ĉar ŝi ne sciis kiel
havi sufiĉe da mono por eduki Mori
se ŝi vendas malpli da fiŝoj.
Dum la tuta posttagmezo ŝi sidis,
plektis kokostapiŝetojn
kaj pensis pri sia sonĝo.
Vespere Mori aŭdis
siajn gepatrojn mallaŭte diskuti
kaj la olelampo lumigis
ĝis malfrue dum la nokto.
La venontan matenon ŝia patro
donis al ŝi malpli grandan korbon.
“Kiel ni sukcesos porti
ĉiujn fiŝojn en tiu eta korbo?”
demandis Mori.
“Ni prenos nur tiom da fiŝoj
kiom eblas meti en tiun korbon,”
li respondis. Mori miris.
Reveninte el la lernejo
ŝi ĝojis vidante sian patrinon
prepari sapon kaj oleon
el kokosnuksoj.
Mori lerte grimpis sur arbon
por preni pliajn kokosnuksojn,
sed ŝia patrino avertis ŝin,
“Ne faru, ni devas uzi nur
tiujn kiujn la arbo donas al ni.”
Ŝia patro aldonis:
“Ni uzis nur la kokosnuksojn
kiuj falis sur la teron
por krei tiujn aĵojn.
Rigardu, ni eĉ metis
jasmenfloron en tiun sapon!”
Ekde tiu tago
la familio kreis balailojn
el folioj de la palmarboj
kaj plektis tapiŝetojn
el fibroj de kokosoj.
Ili vendis sapon, oleon
kaj nur malgrandan kvanton da fiŝoj
en la bazaro.
Kiam Mori estis pli aĝa,
ŝi tre ŝatis ĉizi
etajn testudojn el kokosŝeloj
kaj ŝi ĉiam havis
kelkajn ĉirkaŭ la kolo.

Illustrations: Emanuele Scanziani
Music & Art Director: Holger Fetter
Animation: Alfrin Multimedia
Translation & Narration: Nicole Else

FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios
FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android
Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com
Category
English Languages
Sign in or sign up to post comments.
Be the first to comment