Write For Us

Patro Kristnasko ricevis donacojn : Learn Esperanto with subtitles - Story for Children and Adults

E-Commerce Solutions SEO Solutions Marketing Solutions
119 Views
Published
► Buy the book in English: Amazon(US) Paperback: https://amzn.to/2raY5g6 Kindle: https://amzn.to/2E1SYaG Amazon(India)
Paperback: https://amzn.to/2VzOtwl Kindle: https://amzn.to/2VCQEiB
________________________________________________________________________________________________
Santa has fallen ill. He is worried the children will not get gifts but a surprise awaits him.

Patro Kristnasko ricevis donacojn
De Lavina Tien
Estis bela decembra tago
kun blua ĉielo
kaj neĝo-kovritaj arboj.
Kristnasko alvenis!
Sed en la dometo de Patro Kristnasko
regis silento.
La kutima brua ĉirkaŭkurado
por prepari kristnaskdonacojn
ne okazis
ĉar Patro Kristnasko malsaniĝis.
“Kia katastrofo.
Kion diros la infanoj
kiam ili ne ricevos donacojn ĉi-jare?”
Patro Kristnasko malĝoje scivolemis
kuŝante sur sia lito.
Subite li aŭdis bruon
kiu venis el ekstere.
Li rigardis tra la fenestro
kaj vidis siajn kvar boacojn
kiuj staris pacience kiel kutime.
Sed ŝajnis ke ili pene spiris
kvazaŭ ili ĵus revenis
el longa veturado.
Kiam Patro Kristnasko
pli atente rigardis,
li ne povis kredi
tion kion li vidis.
Malantaŭ la boacoj
estis longa vico de sledoj
en kiuj sidis etaj infanoj
vestitaj multkolore.
Unu post la alia
ili elsaltis sur la neĝon
kaj iris en la direkton de la dometo
kie loĝas Patro Kristnasko.
Nelonge poste
aŭdiĝis frapo ĉe la pordo.
“Eniru!” kriis Patro Kristnasko
kiu estis tre scivolema.
Eta knabino eniris
ĉirkaŭbrakante ion molan.
“Mi aŭdis, ke vi estas malsana,
estimata Patro Kristnasko,”
ŝi ekdiris. “Tial
mi donacas al vi mian pluŝurson
por ke vi ne estu sola.”
“Nu, dankon eta Emilja!”
diris Patro Kristnasko
kiu scias la nomon de ĉiuj infanoj.
Poste eniris juna knabo
tenante ruĝan pakaĵon en siaj brakoj.
“Ni eksciis ke vi malsanas,
Patro Kristnasko,” li diris.
“Miaj familianoj
do trikis tiun kovrilon por vi,
por ke vi ne malvarmu
dum la vintra sezono.”
“Nu, kiom bonega ideo Paŭlo!”
respondis la ĝojplena Patro Kristnasko
karesante lin sur la kapo.
Kaj unu post la alia
la infanoj envenis tra la enirpordo,
ĉiu havante specialan donacon
por deziri al Patro Kristnasko
rapidan resaniĝon.
Li ricevis biskvitojn, kuketojn,
ŝtrumpetojn, gantojn,
librojn, puzlojn
kaj eĉ etan kristnaskan arbon!
“Kristnaskaj donacoj
liveritaj al mia hejmo!”
diris Patro Kristnasko.
“Envenu, ni dividu inter ni
tiujn belegajn donacojn.”
Kaj li kunigis la infanojn
ĉirkaŭ sin en granda cirklo.
“Patro Kristnasko,
kiun donacon vi preferas?”
Emilja tuj volis scii.
“Miaj karaj etuloj,”
respondis Patro Kristnasko ridetante.
“Estas la amo kaj afableco
kiujn vi ĉiuj montris al mi hodiaŭ
kiuj estas la plej bona donaco.”
Kortuŝite
li rigardis la atentemajn vizaĝojn
kiuj ĉirkaŭis lin.
“Tio, miaj etuloj,
estas la vera signifo de Kristnasko.”
Tiam Patro Kristnasko
donis al ĉiu infano
grandan elkoran brakumon.

Translation : Nicole Else
Narration : Timothy Tikker & Olivia Tikker
Illustrations : Emanuele Scanziani
Animation : Alexey Kubarchuck
Music & Art Direction : Holger Jetter

FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios
FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android
Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com
Category
English Languages
Sign in or sign up to post comments.
Be the first to comment